Thursday, May 13, 2010

KIU DIRAS KE VI MORTIS ?

Narendra Raj Bhattarai, Nepalo

"Na tvevaham janu nasama; na tvam neme ĵanadhipa.
Na ĉaiva na vavishjam,sarve bajamata param."
-El Bagvatgito, sanskrite"-

Libera traduko estas:"Estas vane lamenti pri ies morto;ĉiuj estasnedetrueblaj,nemortemaj. Kvankam la korpo ŝajnas naskiĝi kaj morti,ne detriĝas vi aŭ mi; kiel la aero en argila vazo: ĝi restas eterne post ties rompiĝo."

Al D-ro Keŝav Ram Ĝoŝi

Kiu diras ke vi mortis ?
Stelojn vi studis, stelo vi estiĝis.
Vespere en la ĉielo,
Salutas vi per brileto.

Ho brila stelo,bela asro,
Ni rigardas vin nia pastro.
Inter steloj sur la supertero,
Ni vidas vin kun plenespero.
Kiu diras ke vi mortis ?
Stelojn vi studis, stelo vi fariĝis.

Per la dolĉa lingvo Esperanto,
Ni ofte alparolas vin en silento,
Ĉirkaŭ nur diamentoj helbluaj
Sidas vi ĉiele kun amokuloj.
Kiu diras ke vi malaperis
Stelojn vi studis,stelo vi elmontrĝis.

Ho ruĝa rozo de la Esperanta ĝardeno,
Jes ni taksas vininda de admiro.
Memoro agrabla sur nia menso fluas
Kial ni kredu ke morto sur vin falas?
Kiu diras kevi senvivis?
Stelojn vi studis,stelo vi retroviĝis.

Vi vokas al ni el ĉielo,
Vekigan vokon esperantan kiel mielon,
Ve se ni ne aŭskultas tion
Certe niplenumos dezirojn viajn
Marŝos la vojon ne aliajn.
Kiu diras ke vi pereis ?
Stelojn vi studis,stelo vi reaperis.

No comments:

Post a Comment