Thursday, May 13, 2010

ĈU DU ALTECOJ DE EVERESTO?

Narendra Raj Bhattarai, Nepalo

Kiom estas la alteco de Everesto? De bazlerneoj ni lernas ke Everesto altas je 8848 metroj super la marnivelo.Sed Ĉinio nun asertas ke la alteco estas 8844.43 metroj. Ĉinio jam tuj sukcesis konviki la Nepalan registraron,sed la ĉina cifero devas esti formale aprobita kaj anoncita al la publiko.

Laŭ la interkonsento, la alteco de la pinto inkluzive glacio estas 8848 metroj, kaj 8844.43 sen konsidere la glacio. Estas proponite ke oficiala alteco de Everesto bazita sur la roksurfaco ĉar la la alteco ŝanĝigadas pro neĝadoj kaj ventostormoj, do la fakuloj de Ĉinio kaj Nepalo interkonsentis agnoski kaj ĝis nunan altecon oficialigatan de la nepala flanko kaj samtempe tion de 8844,43 propitan de Ĉinio.

Oni asertas ke Ĉinio jam oficialigis la nove proponitan altecon en siaj lernolibroj kaj dokumentoj, kaj multekostegus reŝanĝi al la antaŭa cifero.

Sed estas la problemo pri kiu alteco estas pli justa.,kaj estus probleme kun longa historio de Everesto.

No comments:

Post a Comment