Thursday, May 13, 2010

ESTAS LA VINTRO MALVARMEGA SE ONI NE HAVAS VARMAJN MEMOROJN.

Rajani Bhattarai, Nepalo

D-RO KEŜAV RAM ĜOŜI

“Buhari,(Esperante bofilino),preparu por mi tason da teo”. .,Ofte li alvenis en mia hejmon kaj petis.Li estis nia najbaroD-ro Keŝav Ram Ĝoŝi.Li petis specialan teon, Li ŝatis fortan boligitan teon kun lakto kaj sukero,kiun mia edzo nomas ŝoforistan teon.Je taso de teo ni babaladis pri io ajn, Esperanto, la ĉiu taga vivo, astronomio ktp.

Parolante pri astronomio li mokis horoskopistojn t.e la sortodevinistojn, li tute ne kredis je devenoj kaj ĉiam diris ke la astronomia fako estas tute alia matmatika scienco.

Mi konatiĝis kun li hazarde dum festo de ia familia ceremonio de eksa ĉefministro Kirti Nidi Bista antaŭ eble 12 jaroj, mia edzo prezentis min al li, La.senpredenta viro,estis grizharara kaj malaltastatura kaj portis fortajn okulvitrojn. Ja, lia fizika aspekto ne estis rimarkebla sed nur kiam oni ekparolis kun li, oni ekkonis lian veran personecon;grave lerta,ĝentila,sincera,kaj scianto de pluraj lingvoj ,Esperanto la plej
satata inter ili.

Babilante mi trovis ke li estas ne nur nia najbaro,sed ankaŭ ke mia onklo kaj li estas samaĝuloj kaj ili kunlaboris kiel reĝa astronomisto en la tiama reĝa palaco. De praj tempoj lia familio kaj mia patra familio praktikis la saman profesion de reĝa astronomisto.

Dum unu el tiaj vizitoj en mia hejmo, mi parolis kun li pri baldaŭa edziĝino de mia filino, Aŭdinte tion li tiel entuziasmis ke en la sekva tago li revenis kaj ransdonis al mi sur peco de papero la bonaŭguran daton kaj tempo por religia geedziĝa ceremonio. Mi ankoraŭ konservas tiun skribaĵon en kiu li kalkulis la taŭgan daton kaj la tempon per ruĝa inko. Bedaŭrinde li ne povis partopreni la okazon!!!!!.

Ĉiuj tiuj kiuj venas en la mondon devas forlasi ĝin,tio estas regulo de la naturo. Sed la memoroj kaj aliaj forlasintaj spuroj ĉiam restas.
Li estis paca kaj trankvila,lia animo restu paca kaj traknvila .

FRAŬLINO APSANA GIRI

“Saluton” alvokis nin iu milda,dolĉa kaj eĉ rava voĉo. Turnante niajn kapojn malantaŭen ni trovis virinetecan, preskaŭ knabinecan,malaltan kaj iom plumpan figuron sur la tratuaro en Malnova Baneshvaro apud la pipal arbego tie. Ŝi estis vestita per salvar-ĉemizo de ruĝeta koloro.

Ŝajne ŝi konis min kaj silente mansalutis min ekridante kiam ŝi fiksrigardis min rekte en mila okuloj. Ŝi estis tia ke oni estis tuj impresita pro ŝiaj nigraj okuloj en ĉarma vizaĵo kun dolĉa rideto.

Mia edzo, ekstarante komencis paroli pri iuj,Esperantaĵoj,la sabata kunveno ktp. kaj gratulis. Laŭ mi eksciis ke ŝi baldaŭ vojaĝos al Japanio por partopreni la UK-n kaj ke de tie flugos al Usono por komenci studaon.

Ŝercemulo mia edzo diris, “Ankaŭ mi volas partopreni la UK-n. Mi ne havas flugbileton,do ni faru tiel vi eniru en mian poŝon kaj kaŝinnte vin mi flugos al Tokio per via bileto.”

Ŝi laŭte ridis.

Dum konversacio, mia edzo demandis “Kion vi studos en Usono, ĝis doktoriĝo.?"

“Ne,mi studos nur ĝis magistro.” ŝi respondis.

Mia edzo rimarkis “Vanas, ĉar vi jam ricevis magistran diplpmon. Ĉu ne.?

Ŝi ridetis kaj respondis, "Nu, mi volas scii kial ĉiuj volas studi en Usono,kian ĉarmon ĝi enhavas?,Nur tiom, poste mi revenos al Nepalo kaj laboros en mia vilaĝo, mi volas plibonigi niajn vivojn, la tutan tempon mi restis silenta kaj ŝi turnis scivolemajn okulojn al mi.

Mia edzo diris, “Ŝi ne parolas hodiaŭ,ŝi observas silentadan tagon, kaj eĉ alikiale ŝi devas ne paroli.

“Kial?, Mi aŭdas ke ŝi estas esperantisto.To ne devas esti problemo por la sinjorino”, ŝi diris.

Tio ne estus problemo por la sinjorino, sed komreni ŝin ja estus problemo por vi ,” ŝercis mia edzo.

Tio estas la sola memoro kiun mi havas de ŝi,tamen ĝi estas viva impresa kaj kvazaŭ freŝa en mia menso. Poste mi eksciis ke ŝi forpasis pro aŭtoakcidento en Usono. Ŝi ne povis plenumi sian deziron plibonigi ŝian vilaĝon. Restu ŝia animo en paco.

No comments:

Post a Comment