Wednesday, May 26, 2010

ILO

Antaŭ kelke da jaroj la reĝo de Patano kunvokis lertajn skulptistojn de la valo.

La reĝo faris jenan anoncon: "Grandegan premion mi donos al tiu kiu skulptos la plej bonan statuon de mi. Pretigu viajn ilojn."

Aŭdinte la sciigon, la metiistoj komencis disputadi pri la meritoj de siaj iloj.

La skulptisto de Katmando fiere diris, "Estas certe ke mi gajnos la premion ĉar mia ilo estas la plej bona en la mondo."

La dua artisto, de Baktapuro, arogante ekkriis. "Tute ne. La mia estas la plej bona. Tial la gajnotaĵo nepre estos mia."

Tiel aliaj inkluzive ankaŭ iujn skulptistojn de Patano fanfaronis pri siaj iloj. Dume juna cizelisto el Patano kies nomo estis Arniko, kaj kiu apenaŭ estis pli aĝa ol knabo, tuj komencis labori per sia cizelo kaj faris skulptaĵon de la reĝo kiam la aliaj metiistoj estis disputantaj.

Ja, la patana artisto Arniko gajnis la ludon, kaj la grandan premion de la reĝo kiel rekompencon.

Esperantistoj, ni kunlaborantaj, ni havas ilon; tiu estas Esperanto. Ni ne perdu nian tempon babilante aŭ disputante.

Ni tuj eku skulpti la plej bonan mondon per Esperanto. Ni skulptu nian skulptaĵon.

Eterne vivu Esperanto.


Narendra Raj Bhattarai

No comments:

Post a Comment