Wednesday, June 16, 2010

Budho revenu en la mondon!!!!!!!

Budho revenu!
Nenie paco
en la mensoj de homoj. Nenie en la lando
loko sen batalo.
Ho ve, ĥaosa lando, malpacaj mensoj.
Ĉio seka , ĉio sovaĝa!
Mankas signoj de homeco.

Budho revenu!
Nenie en la koroj de homoj
restas sentoj de homeco.
Ĉie en la mondo regas brutaleco.
Ĉio malplenas, ĉio mornas!
Infero de sango!

Narendra Raj Bhattarai

1 comment:

  1. Kara,
    Mi atendas vian novan verkajxon.
    Cxion bonan.

    Gxis,
    Razeno

    ReplyDelete